Glosas Emilianenses

Paĝo 72 de la Emiliana Kodekso 60. Oni vidas la plej etendan gloson marĝene.

La Glosas Emilianenses aŭ en Esperanto Emilianaj Glosoj aŭ komentoj estis la unua teksto skribita per latinidaj hispanaj vortoj. Fakte ne temas pri literatura teksto. Aperis en manuskripto de la Monaĥejo de Sankta Emiliano de la Cogolla.

Temas pri malgrandaj manuskriptaj notoj, skribitaj en variaj lingvoj: nome latina, iber-latinida lingvo (ĉu navararagona en ties varianto rioĥa, aŭ mezepoka kastilia lingvo kun rioĥaj elementoj) kaj eĉ mezepoka eŭska, inter linioj aŭ ĉe la marĝenoj de kelkaj fragmentoj de la latina kodekso Aemilianensis 60 de fino de la 10-a jarcento aŭ plej probable de komenco de la 11-a jarcento. La intenco de la monaĥo kiu laboris en la kopiejo estis probable klarigi la signifon de kelkaj fragmentoj de la teksto latina, eble jam ne tiom certe komprenita de nelatinlingvaj monaĥoj. La filologia gravo de tiuj glosoj, kiu ne estis rimarkita ĝis la 20-a jarcento, estas ke ili enhavas tion kion oni dumlonge konsideris la unua skriba konata dokumento de ĉu dialekto ĉu lingvo latinida en Hispanio, tio estas, la propra lingvo tiam parolata de la popolo. La Glosas Emilianenses, totale pli ol milo, el kiuj ĉirkaŭ cento estas en latinida prakastilia rioĥa, enhavas krome du el ili skribitaj en eŭska kio konstituas ankaŭ unu el la unuaj skribaj konataj dokumentoj, ne epigrafiaj, en tiu lingvo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne